In You Do I Take Refuge

Psalm 7

1 Senkulpigxo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kusx, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, cxe Vi mi rifugxas; helpu min kontraux cxiuj miaj persekutantoj, kaj savu min, 2 Por ke oni ne elsxiru, kiel leono, mian animon, GXin dissxirante, dum neniu savas.

3 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris cxi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj, 4 Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aux se mi difektis tiun, kiu premis min senkauxze: 5 Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.

6 Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon. 7 Kaj amaso da popoloj Vin cxirkauxos; Kaj super ili reiru supren.

8 La Eternulo jugxas popolojn. Jugxu min, ho Eternulo, laux mia justeco kaj laux mia pieco. 9 Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio! 10 Mia sxildo estas cxe Dio, Kiu savas piajn korojn. 11 Dio estas jugxanto justa, Kaj Dio minacanta cxiutage.

12 Se oni ne regxustigxas, Li akrigas Sian glavon, Strecxas Sian pafarkon kaj direktas gxin. 13 Kaj Li pretigas por gxi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj. 14 Jen tiu gravedigxis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon. 15 Li fosis kavon kaj profundigis gxin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis. 16 Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.

17 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

Next Book Next Book