The Lord Answers Job

Job 38

1 La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:

2 Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj? 3 Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

4 Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion. 5 Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron? 6 Sur kio estas enfortikigitaj gxiaj bazoj, Aux kiu kusxigis gxian angulsxtonon, 7 Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj gxojkriado de cxiuj filoj de Dio?

8 Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino; 9 Kiam Mi faris la nubon gxia vesto Kaj mallumon gxiaj vindajxoj, 10 Kaj starigis al gxi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn, 11 Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj?

12 CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon, 13 Ke gxi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuigxu el gxi; 14 Ke ilia internajxo renversigxu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuzigxu; 15 Ke de la malpiuloj forprenigxu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?

16 CXu vi venis gxis la fontoj de la maro? Kaj cxu vi iradis sur la fundo de la abismo? 17 CXu malfermigxis antaux vi la pordego de la morto? Kaj cxu vi vidis la pordegon de la mallumego? 18 CXu vi pririgardis la largxon de la tero? Diru, cxu vi scias cxion cxi tion?

19 Kie estas la vojo al la logxejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo, 20 Ke vi konduku gxin al gxia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al gxia domo? 21 CXu vi sciis, kiam vi naskigxos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?

22 CXu vi venis al la devenejo de la negxo, Kaj cxu vi vidis la devenejon de la hajlo, 23 Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito? 24 Kie estas la vojo, laux kiu dividigxas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?

25 Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo, 26 Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman, 27 Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?

28 CXu la pluvo havas patron? Aux kiu naskigis la gutojn de roso? 29 El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la cxielo? 30 Simile al sxtono malmoligxas la akvo, Kaj la suprajxo de la abismo kunfirmigxas.

31 CXu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aux cxu vi povas malligi la ligon de Oriono? 32 CXu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun gxiaj infanoj? 33 CXu vi konas la legxojn de la cxielo? Aux cxu vi povas arangxi gxian regadon super la tero?

34 CXu vi povas levi al la nubo vian vocxon, Ke abundo da akvo vin kovru? 35 CXu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas? 36 Kiu metis en la internon la sagxon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton? 37 Kiu estas tiel sagxa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elversxas la felsakojn de la cxielo, 38 Kiam la polvo kunfandigxas Kaj la terbuloj kungluigxas?

39 CXu vi cxasas kaptajxon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn, 40 Kiam ili kusxas en la nestegoj, Sidas embuske en la lauxbo? 41 Kiu pretigas al la korvo gxian mangxajxon, Kiam gxiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion mangxi?

Job 39

1 CXu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? CXu vi observis la akusxigxon de la cervinoj? 2 CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski? 3 Ili fleksigxas, eljxetas siajn idojn, Liberigxas de siaj doloroj. 4 Iliaj infanoj fortigxas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.

5 Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno? Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn? 6 La dezerton Mi faris gxia domo, Kaj stepon gxia logxejo; 7 GXi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto gxi ne auxdas; 8 La produktajxoj de la montoj estas gxia mangxajxo, Kaj gxi sercxas cxian verdajxon.

9 CXu bubalo volos servi al vi? CXu gxi volos nokti cxe via mangxujo? 10 CXu vi povas alligi bubalon per sxnuro al bedo? CXu gxi erpos post vi valojn? 11 CXu vi fidos gxin pro gxia granda forto? Kaj cxu vi komisios al gxi vian laboron? 12 CXu vi havos konfidon al gxi, ke gxi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?

13 La flugilo de struto levigxas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro; 14 CXar gxi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo; 15 GXi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovagxa besto povas ilin disbati. 16 GXi estas kruela por siaj idoj, kvazaux ili ne estus gxiaj; GXi ne zorgas pri tio, ke gxia laboro estas vana; 17 CXar Dio senigis gxin je sagxo Kaj ne donis al gxi prudenton. 18 Kiam gxi levigxas alten, GXi mokas cxevalon kaj gxian rajdanton.

19 CXu vi donas forton al la cxevalo? CXu vi vestas gxian kolon per kolharoj? 20 CXu vi povas saltigi gxin kiel akrido? Terura estas la beleco de gxia ronkado. 21 GXi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; GXi eliras kontraux armiton; 22 GXi ridas pri timo kaj ne senkuragxigxas, Kaj ne retiras sin de glavo. 23 Super gxi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego. 24 Kun bruo kaj kolero gxi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile cxe sonado de trumpeto. 25 Kiam eksonas la trumpeto, gxi ekkrias:Ho, ho! Kaj de malproksime gxi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.

26 CXu pro via sagxo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo? 27 CXu pro via ordono levigxas la aglo Kaj faras alte sian neston? 28 Sur roko gxi logxas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto. 29 De tie gxi elrigardas por si mangxajxon; Malproksime vidas gxiaj okuloj. 30 GXiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie gxi estas.

Job 40

1 Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:

2 CXu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallauxdanto de Dio tion respondu.

Next Book Next Book