Elihu Rebukes Job's Three Friends

Job 32

1 Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava. 2 Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio; 3 kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon. 4 Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, cxar ili estis pli agxaj ol li. 5 Sed kiam Elihu vidis, ke ne trovigxas respondo en la busxo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.

6 Kaj ekparolis Elihu, filo de Barahxel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion. 7 Mi pensis:La agxo parolu, Kaj la jarmulto montru sagxon. 8 Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton. 9 Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias jugxi, 10 Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion.

11 Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, GXis vi trovos la gxustan parolon. 12 Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj. 13 Ne diru:Ni trovis la sagxon. Dio instruu lin, ne homo. 14 Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.

15 Ili perdis la kuragxon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj. 16 Mi atendis, gxis ili cxesos paroli; Sed cxar ili haltis kaj ne plu respondis, 17 Tial ankaux mi de mia flanko respondos, Mi ankaux eldiros mian opinion. 18 CXar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas. 19 Mia interno estas kiel vino sxtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon. 20 Mi ekparolos, kaj tiam farigxos al mi pli facile; Mi malfermos mian busxon, kaj mi respondos. 21 Mi ne atentos la vizagxon de persono, Kaj mi ne flatos al homo; 22 CXar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.

Next Book Next Book