Bildad Speaks: God Punishes the Wicked

Job 18

1 Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:

2 Kiam vi cxesos jxetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos. 3 Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj? 4 Ho vi, kiu dissxiras sian animon en sia kolero, CXu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forsxovigxu de sia loko?

5 La lumo de la malpiulo estingigxos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro. 6 La lumo mallumigxos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingigxos. 7 Mallongigxos liaj fortaj pasxoj, Kaj lia propra intenco lin faligos. 8 CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo. 9 La masxo enkrocxigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos. 10 Kasxita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraux li estas sur la vojo. 11 De cxiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn. 12 Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj. 13 Konsumigxos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto. 14 Lia espero estos elsxirita el lia tendo, Kaj gxi pelos lin al la regxo de teruroj. 15 Nenio restos en lia tendo; Sur lian logxejon sxutigxos sulfuro. 16 Malsupre sekigxos liaj radikoj, Kaj supre detrancxigxos liaj brancxoj. 17 La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon. 18 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpusxita. 19 Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos cxe li en lia logxloko. 20 La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antauxulojn kaptos timo. 21 Tia estas la logxejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.

Next Book Next Book