Job Replies: Miserable Comforters Are You

Job 16

1 Ijob respondis kaj diris:

2 Mi auxdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi cxiuj estas. 3 CXu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas? 4 Mi ankaux povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon. 5 Mi fortigus vin per mia busxo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.

6 Se mi parolos, mia doloro ne kvietigxos; Se mi cxesos, kio foriros de mi? 7 Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon. 8 Vi faris al mi sulkojn, tio farigxis atesto; Mia senfortigxo staras antaux mia vizagxo, kaj parolas. 9 Lia kolero dissxiras; Mia malamanto grincigas kontraux mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraux mi siajn okulojn. 10 Ili malfermegis kontraux mi sian busxon, insulte batas min sur la vangojn; CXiuj kune kontentigis sur mi sian koleron. 11 Dio transdonis min al maljustulo, JXetis min en la manojn de malbonuloj. 12 Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo. 13 Liaj pafistoj min cxirkauxis; Li dishakas miajn internajxojn kaj ne kompatas, Li elversxas sur la teron mian galon. 14 Li faras en mi brecxon post brecxo, Li kuras kontraux min kiel batalisto. 15 Sakajxon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kasxis mian kornon. 16 Mia vizagxo sxvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro; 17 Kvankam ne trovigxas perfortajxo en miaj manoj, Kaj mia pregxo estas pura.

18 Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon. 19 Vidu, en la cxielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj. 20 Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio, 21 Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko. 22 CXar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.

Next Book Next Book