Eliphaz Speaks: The Innocent Prosper

Job 4

1 Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2 Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado? 3 Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis; 4 Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksigxantajn genuojn vi fortigis; 5 Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; GXi ektusxis vin, kaj vi ektimis. 6 CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo? CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?

7 Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj? 8 Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas; 9 De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas. 10 La kriado de leono kaj la vocxo de leopardo silentigxis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompigxis; 11 Leono pereis pro manko de mangxajxo, Kaj idoj de leonino diskuris.

12 Kaj al mi kasxe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de gxi. 13 Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn, 14 Atakis min teruro kaj tremo, Kaj cxiuj miaj ostoj eksentis timon. 15 Kaj spirito traflugis antaux mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidigxis. 16 Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan: 17 CXu homo estas pli justa ol Dio? CXu viro estas pli pura ol lia Kreinto? 18 Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn angxelojn Li trovas mallauxdindaj: 19 Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj. 20 De la mateno gxis la vespero ili disfalas, Pereas por cxiam, kaj neniu tion atentas. 21 La fadeno de ilia vivo estas distrancxita; Ili mortas, kaj ne en sagxeco.

Job 5

1 Voku do! cxu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos? 2 Malsagxulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitigxemeco. 3 Mi vidis malsagxulon, kiu enradikigxis, Kaj mi malbenis subite lian logxejon. 4 Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin cxe la pordego, Kaj neniu ilin savos. 5 Lian rikoltajxon formangxos malsatulo, El inter la dornoj li gxin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havajxon. 6 Ne el la polvo eliras malpiajxo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago. 7 Sed homo naskigxas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.

8 Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon; 9 Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli; 10 Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn, 11 Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj levigxu savite. 12 Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon. 13 Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora. 14 En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto. 15 Li savas kontraux glavo, Kontraux la busxo kaj mano de potenculo Li savas malricxulon. 16 Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian busxon.

17 Felicxa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malsxatu; 18 CXar Li vundas, sed ankaux bandagxas; Li batas, sed Liaj manoj ankaux resanigas. 19 En ses malfelicxoj Li vin savos; En la sepa ne tusxos vin la malbono. 20 En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo. 21 Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos. 22 Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos; 23 CXar kun la sxtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi. 24 Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos. 25 Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero. 26 En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo. 27 Vidu, ni tion esploris, kaj tiel gxi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.

Next Book Next Book