Job's Three Friends

Job 2

11 Kiam la tri amikoj de Ijob auxdis pri tiu tuta malfelicxo, kiu trafis lin, ili iris cxiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin. 12 Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian vocxon kaj ekploris; kaj cxiu el ili dissxiris sian veston, kaj jxetis teron sur sian kapon, turnante sin al la cxielo. 13 Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li ecx unu vorton; cxar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

Next Book Next Book