Haman Plans to Hang Mordecai

Esther 5

9 Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordehxajon cxe la regxa pordego, kaj tiu ne levigxis kaj ne movigxis antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero kontraux Mordehxaj. 10 Tamen Haman detenis sin, kaj iris hejmen. Kaj li sendis, kaj venigis al si siajn amikojn kaj sian edzinon Zeresx. 11 Kaj Haman rakontis al ili pri sia granda ricxeco, pri la multo de siaj filoj, kaj pri cxio, per kio la regxo lin altigis kaj starigis lin super la princoj kaj servantoj de la regxo. 12 Kaj Haman diris:Ecx la regxino Ester invitis kun la regxo al la festeno, kiun sxi faris, neniun krom mi; ankaux por morgaux mi estas invitita al sxi kun la regxo. 13 Sed cxio cxi tio ne kontentigas min tiel longe, kiel mi vidas, ke la Judo Mordehxaj sidas cxe la pordego de la regxo. 14 Tiam diris al li lia edzino Zeresx kaj cxiuj liaj amikoj:Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la regxo, ke oni pendigu sur gxi Mordehxajon; kaj poste iru gaje kun la regxo al la festeno. Tio placxis al Haman, kaj li pretigis la arbon.

Next Book Next Book