The King's Banquets

Esther 1

1 Tio estis en la tempo de Ahxasxverosx, de tiu Ahxasxverosx, kiu regxis de Hindujo gxis Etiopujo, super cent dudek sep landoj. 2 En tiu tempo, kiam la regxo Ahxasxverosx sidis sur sia regxa trono en la kastelurbo SXusxan, 3 en la tria jaro de lia regxado, li faris festenon por cxiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis cxe li, 4 montrante la grandan ricxecon de sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek tagoj. 5 Kiam finigxis tiuj tagoj, la regxo faris por la tuta popolo, kiu trovigxis en la kastelurbo SXusxan, de la grandaj gxis la malgrandaj, festenon septagan sur la gxardena korto de la regxa palaco. 6 Blankaj, rugxaj, kaj bluaj sxtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj sxnuroj, pendis sur argxentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj argxentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro. 7 La trinkajxon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da regxa vino estis multe, kiel decis al la regxo. 8 La trinkado estis en ordo, neniu devigis; cxar tiel la regxo ordonis al cxiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laux la volo de cxiu. 9 Ankaux la regxino Vasxti faris festenon por la virinoj de la regxa domo de la regxo Ahxasxverosx.

Next Book Next Book