The Wall Is Finished

Nehemiah 6

15 La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la dauxro de kvindek du tagoj. 16 Kiam tion auxdis cxiuj niaj malamikoj, kaj vidis cxiuj nacioj, kiuj estis cxirkaux ni, ili multe perdis la kuragxon; cxar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio. 17 Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili; 18 cxar multaj el la Judoj estis en jxura ligo kun li, cxar li estis bofilo de SXehxanja, filo de Arahx, kaj lia filo Jehohxanan prenis por edzino filinon de Mesxulam, filo de Berehxja. 19 Ili ankaux paroladis bone pri li antaux mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.

Nehemiah 7

1 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj. 2 Kaj mi donis ordonon al mia frato HXanani, kaj al HXananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj), 3 kaj mi diris al ili:Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaux ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj sxlositaj; kaj oni starigu gardon el la logxantoj de Jerusalem, cxiun sur lia gardoloko kaj cxiun kontraux lia domo. 4 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da logxantoj estis en gxi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj.

Next Book Next Book