Rebuilding the Temple

Ezra 3

8 En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo. 9 Kaj Jesxua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, starigxis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaux la idoj de HXenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.

10 Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam starigxis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, regxo de Izrael.

11 Kaj ili ekkantis gloron kaj lauxdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo gxojkriis lauxte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo. 12 Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la cxefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, cxe la fondado de cxi tiu templo antaux iliaj okuloj, lauxte ploris; sed multaj lauxte gxojkriis. 13 Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la gxojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; cxar la popolo kriis tre lauxte, kaj tiu kriado estis auxdata malproksime.

Next Book Next Book