Judah's Decline

2 Chronicles 36

1 La popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj faris lin regxo anstataux lia patro en Jerusalem. 2 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. 3 La regxo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro. 4 Kaj la regxo de Egiptujo ekregxigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoahxaz Nehxo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.

5 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio. 6 Kontraux lin iris Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ligis lin per cxenoj, por forkonduki lin en Babelon. 7 Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel. 8 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindajxoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.

9 La agxon de ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo. 10 Kiam la jaro finigxis, la regxo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija regxo super Judujo kaj Jerusalem.

11 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. 12 Li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio. Li ne humiligxis antaux Jeremia, kiu profetis laux la vortoj de la Eternulo. 13 Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael. 14 Ankaux cxiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al cxiuj abomenindajxoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.

15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon. 16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

Next Book Next Book