The Book of the Law Found

2 Chronicles 34

8 En la dek-oka jaro de sia regxado, post la purigo de la lando kaj de la domo, li sendis SXafanon, filon de Acalja, la urbestron Maaseja, kaj la kronikiston Joahx, filo de Joahxaz, por ripari la domon de la Eternulo, lia Dio. 9 Kaj ili venis al la cxefpastro HXilkija, kaj transdonis la argxenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj cxiuj restintaj Izraelidoj, ankaux de cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon. 10 Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon. 11 Ili donis al la cxarpentistoj kaj konstruistoj, por acxeti cxirkauxhakitajn sxtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la regxoj de Judujo. 12 Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jahxat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zehxarja kaj Mesxulam el la Kehatidoj; la Levidoj cxiuj estis kompetentaj muzikistoj; 13 super la portistoj, kiel observistoj super cxiuj laboristoj en cxiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj.

14 Kiam ili elprenis la argxenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro HXilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo. 15 Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan. 16 Kaj SXafan alportis la libron al la regxo, kaj li ankaux raportis al la regxo jene:CXion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras. 17 Oni elsxutis la argxenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis gxin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj. 18 Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis el gxi antaux la regxo.

19 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la instruo, li dissxiris siajn vestojn. 20 Kaj la regxo ordonis al HXilkija, Ahxikam, filo de SXafan, Abdon, filo de Mihxa, la skribisto SXafan, kaj Asaja, servanto de la regxo, dirante: 21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro.

Next Book Next Book