Amon's Reign and Death

2 Chronicles 33

21 La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. 22 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al cxiuj idoloj, kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis. 23 Li ne humiligxis antaux la Eternulo, kiel humiligxis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpigxis. 24 Kaj konspiris kontraux li liaj servantoj kaj mortigis lin en lia domo. 25 Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.

Next Book Next Book