Sennacherib Invades Judah

2 Chronicles 32

1 Post tiuj aferoj kaj verajxoj venis Sanhxerib, regxo de Asirio; li venis en Judujon, eksiegxis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forsxiri ilin al si. 2 Kiam HXizkija vidis, ke Sanhxerib venis kaj intencas militi kontraux Jerusalem, 3 li konsiligxis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj, kaj decidis sxutkovri la akvon de la fontoj, kiuj estis ekster la urbo; kaj ili helpis al li. 4 Kaj kolektigxis multe da popolo, kaj ili sxutkovris cxiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, cxar ili diris:Por kio permesi, ke la regxoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo? 5 Kaj li estis kuragxa, kaj li prikonstruis la tutan difektigxintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraux alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da sxildoj. 6 Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaux la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante: 7 Estu kuragxaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaux la regxo de Asirio kaj antaux la tuta homamaso, kiu estas kun li, cxar kun ni estas pli, ol kun li: 8 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.

Next Book Next Book