Moses Flees to Midian

Exodus 2

11 En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj. 12 Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kasxis lin en la sablo. 13 Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto:Kial vi batas vian proksimulon? 14 Kaj tiu diris:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:Videble la afero farigxis sciata. 15 Kaj Faraono auxdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj eklogxis en la lando Midjana, kaj li logxis apud puto.

16 La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro. 17 Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn sxafojn. 18 Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris:Kial vi tiel baldaux venis hodiaux? 19 Kaj ili diris:Iu Egipto savis nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la sxafojn. 20 Tiam li diris al siaj filinoj:Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu panon. 21 Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo. 22 Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.

Next Book Next Book