Israel Increases Greatly in Egypt

Exodus 1

1 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj: 2 Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda; 3 Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen; 4 Dan kaj Naftali, Gad kaj Asxer. 5 Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo. 6 Kaj mortis Jozef kaj cxiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio. 7 Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.

Next Book Next Book