Solomon's Wealth

2 Chronicles 9

13 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro; 14 krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaux cxiuj regxoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj argxenton. 15 Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da forgxita oro estis uzitaj por cxiu sxildo), 16 kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj), kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon. 17 Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro. 18 Kaj ses sxtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj. 19 Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; io simila ne ekzistis en iu regno. 20 Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; argxento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora. 21 CXar la regxo havis sxipojn, kiuj iradis en Tarsxisxon kun la servantoj de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la sxipoj el Tarsxisx, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

22 Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj sagxeco. 23 Kaj cxiuj regxoj de la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxecon, kiun Dio enmetis en lian koron. 24 Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare. 25 Kaj Salomono havis kvar mil cxevalstalojn, cxarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem. 26 Li regis super cxiuj regxoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo. 27 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento en Jerusalem estis kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj. 28 CXevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el cxiuj landoj.

Next Book Next Book