Fire from Heaven

2 Chronicles 7

1 Kiam Salomono finis la pregxadon, mallevigxis fajro el la cxielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon. 2 Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo. 3 Kaj cxiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo mallevigxis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizagxaltere sur la pavimo, adorklinigxis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.

Next Book Next Book