1 Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo; 2 tial mi konstruis domon por Via logxado, kaj lokon por Via restado eterna. 3 Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris. 4 Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante: 5 De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael. 6 Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael. 7 Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 8 Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon; 9 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo. 10 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 11 Kaj mi metis tien la keston, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.