God's Good Purposes

Genesis 50

15 Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li? 16 Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaux sia morto jene: 17 Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, cxar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li. 18 Kaj iris liaj fratoj mem kaj jxetis sin teren antaux li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi. 19 Sed Jozef diris al ili: Ne timu; cxar cxu mi estas anstataux Dio? 20 Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj. 21 Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.

Next Book Next Book