Solomon Anointed King

1 Chronicles 29

22 Kaj ili mangxis kaj trinkis antaux la Eternulo en tiu tago kun granda gxojo. Kaj duafoje ili faris regxo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.

23 Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel regxo anstataux sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin. 24 Kaj cxiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaux cxiuj filoj de la regxo David, submetis sin al la regxo Salomono. 25 Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaux la okuloj de la tuta Izrael, kaj metis sur lin regxan majeston, kiu antauxe estis sur neniu el la regxoj de Izrael.

Next Book Next Book