David Organizes the Priests

1 Chronicles 24

1 La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 2 Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj. 3 La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado. 4 Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj. 5 Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar. 6 Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.

7 La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja, 8 la tria por HXarim, la kvara por Seorim, 9 la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin, 10 la sepa por Hakoc, la oka por Abija, 11 la nauxa por Jesxua, la deka por SXehxanja, 12 la dek-unua por Eljasxib, la dek-dua por Jakim, 13 la dek-tria por HXupa, la dek-kvara por Jesxebab, 14 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer, 15 la dek-sepa por HXezir, la dek-oka por Hapicec, 16 la dek-nauxa por Petahxja, la dudeka por Jehxezkel, 17 la dudek-unua por Jahxin, la dudek-dua por Gamul, 18 la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja. 19 Tio estis ilia ordo cxe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laux la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.

20 La ordo por la ceteraj idoj de Levi:el la idoj de Amram:SXubael; el la idoj de SXubael:Jehxdeja; 21 cxe Rehxabja:el la idoj de Rehxabja la unua estis Jisxija; 22 cxe la Jicharidoj:SXelomot; el la filoj de SXelomot:Jahxat; 23 la filoj de HXebron:Jerija, Amarja estis la dua, Jahxaziel la tria, Jekameam la kvara; 24 el la filoj de Uziel:Mihxa; el la filoj de Mihxa:SXamir; 25 la frato de Mihxa estis Jisxija; el la filoj de Jisxija:Zehxarja; 26 el la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi; el la filoj de Jaazija:Beno; 27 el la idoj de Merari:cxe Jaazija:Beno, SXoham, Zakur, kaj Ibri; 28 cxe Mahxli:Eleazar; li ne havis filojn; 29 cxe Kisx:el la filoj de Kisx:Jerahxmeel; 30 la filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laux iliaj patrodomoj. 31 Ili ankaux lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaux la regxo David, Cadok, Ahximelehx, kaj la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj:cxefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.

Next Book Next Book