The Capture of Rabbah

1 Chronicles 20

1 Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksiegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis gxin. 2 Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke gxi enhavas lauxpeze kikaron da oro, kaj estis en gxi multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe. 3 Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj drasxiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.

Next Book Next Book