The Ammonites Disgrace David's Men

1 Chronicles 19

1 Okazis poste, ke mortis Nahxasx, regxo de la Amonidoj, kaj lia filo farigxis regxo anstataux li. 2 Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, cxar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al HXanun, por lin konsoli. 3 Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon? 4 Tiam HXanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin. 5 Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, cxar la viroj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraux si Davidon, tiam HXanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da argxento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maahxa, kaj el Coba cxarojn kaj rajdistojn. 7 Kaj ili dungis al si tridek du mil cxarojn kaj la regxon de Maahxa kun lia popolo. Kaj ili venis kaj starigxis tendare antaux Medba. Kaj la Amonidoj kolektigxis el siaj urboj kaj venis al la milito. 8 Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj. 9 Kaj la Amonidoj eliris, kaj batalarangxigxis antaux la enirejo de la urbo; kaj la regxoj venintaj arangxigxis aparte, sur la kampo.

Next Book Next Book