David Takes Jerusalem

1 Chronicles 11

4 Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la logxantoj de la lando. 5 Kaj la logxantoj de Jebus diris al David:Vi ne eniros cxi tien. Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David. 6 Kaj David diris:Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos cxefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li farigxis cxefo. 7 Kaj David eklogxis en tiu fortikajxo; pro tio oni donis al gxi la nomon:Urbo de David. 8 Kaj li cxirkauxkonstruis la urbon cxiuflanke, de Milo en la tuta cxirkauxo; kaj Joab restarigis la ceterajn partojn de la urbo. 9 Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.

Next Book Next Book