Gedaliah Made Governor of Judah

2 Kings 25

22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, regxo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan. 23 Kiam cxiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la regxo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome:Isxmael, filo de Netanja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Seraja, filo de Tanhxumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj. 24 Kaj Gedalja jxuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la HXaldeoj; logxu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj estos al vi bone. 25 Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa. 26 Tiam levigxis la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj, kaj ankaux la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, cxar ili timis la HXaldeojn.

Next Book Next Book