28 La cetera historio de Josxija, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 29 En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin. 30 Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin regxo anstataux lia patro.