Amon Reigns in Judah

2 Kings 21

19 La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mesxulemet, filino de HXaruc, el Jotba. 20 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase. 21 Li iradis laux tute la sama vojo, laux kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorklinigxadis antaux ili. 22 Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laux la vojo de la Eternulo. 23 Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraux li, kaj mortigis la regxon en lia domo. 24 Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija. 25 La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 26 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Josxija.

Next Book Next Book