Menahem Reigns in Israel

2 Kings 15

17 En la tridek-nauxa jaro de Azarja, regxo de Judujo, Menahxem, filo de Gadi, farigxis regxo super Izrael, kaj li regxis dek jarojn en Samario. 18 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 19 Pul, regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem donis al Pul mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin, por fortikigi la regxecon en lia mano. 20 Kaj Menahxem impostigis la argxenton sur Izrael, sur cxiuj ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da argxento, por doni al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando. 21 La cetera historio de Menahxem, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 22 Menahxem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataux li ekregxis lia filo Pekahxja.

Next Book Next Book