21 La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.
1 En la sepa jaro de Jehu Jehoasx farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-SXeba. 2 Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada. 3 Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.