Athaliah Reigns in Judah

2 Kings 11

1 Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron. 2 Sed Jehosxeba, filino de la regxo Joram kaj fratino de Ahxazja, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la cxambro de litoj; kaj oni kasxis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita. 3 Kaj li restis kasxita kun sxi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja regxis super la lando.

Next Book Next Book