The Shunammite's Land Restored

2 Kings 8

1 Elisxa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Levigxu kaj iru, vi kaj via domo, kaj logxu kelkan tempon tie, kie vi povos logxi; cxar la Eternulo alvokos malsaton, kaj gxi venos en la landon por sep jaroj. 2 Kaj la virino levigxis kaj faris laux la vorto de la homo de Dio, kaj sxi iris, sxi kaj sxia domo, kaj logxis en la lando de la Filisxtoj sep jarojn. 3 Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filisxtoj, kaj sxi iris, por klopodi cxe la regxo pri sia domo kaj pri sia kampo. 4 La regxo tiam parolis kun Gehxazi, la junulo de la homo de Dio, dirante:Rakontu al mi cxiujn grandajn farojn, kiujn faris Elisxa. 5 Dum li estis rakontanta al la regxo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Gehxazi diris:Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj jen estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis. 6 Kaj la regxo demandis la virinon, kaj sxi rakontis al li. Kaj la regxo donis al sxi unu korteganon, dirante:Redonu al sxi cxion, kio apartenas al sxi, kaj cxiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam sxi forlasis la landon, gxis nun.

Next Book Next Book