Joseph Rises to Power

Genesis 41

37 Kaj tio placxis al Faraono kaj al cxiuj liaj servantoj. 38 Kaj Faraono diris al siaj servantoj: CXu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio? 39 Kaj Faraono diris al Jozef: CXar Dio sciigis al vi cxion cxi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj sagxulo tia, kiel vi. 40 Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi. 41 Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando. 42 Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis gxin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran cxenon sur lian kolon. 43 Kaj li veturigis lin sur sia dua cxaro; kaj oni kriis antaux li: Genuigxu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando. 44 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aux sian piedon en la tuta Egipta lando. 45 Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneahx, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.

46 Jozef havis la agxon de tridek jaroj, kiam li starigxis antaux Faraono, la regxo de Egiptujo. Kaj Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon. 47 Kaj la tero alportis en la sep jaroj de abundeco grandegajn amasojn da greno. 48 Kaj li kolektis la tutan grenon de la sep jaroj, kiuj estis en la Egipta lando, kaj li metis la grenon en la urbojn; la grenon de cxiuj kampoj, kiuj estis cxirkaux iu urbo, li metis en gxin. 49 Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, gxis li cxesis kalkuli, cxar oni ne plu povis kalkuli.

50 Antaux ol venis la jaroj de malsato, al Jozef naskigxis du filoj, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On. 51 Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, cxar, li diris, Dio forgesigis al mi cxiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro. 52 Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, cxar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.

53 Kaj finigxis la sep jaroj de abundeco, kiuj estis en la Egipta lando. 54 Kaj komencigxis la sep jaroj de malsato, kiel diris Jozef; kaj estis malsato en cxiuj landoj, sed en la tuta lando Egipta estis pano. 55 Kiam la tuta Egipta lando eksuferis malsaton, la popolo kriis al Faraono pri pano; tiam Faraono diris al cxiuj Egiptoj: Iru al Jozef, kaj kion li diros al vi, tion faru.

56 La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis cxiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando. 57 Kaj el cxiuj landoj oni venadis Egiptujon, por acxeti de Jozef, cxar la malsato estis tre granda en cxiuj landoj.

Next Book Next Book