Ben-hadad's Siege of Samaria

2 Kings 6

24 Post tio Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksiegxis Samarion. 25 Estis granda malsato en Samario. Kaj ili siegxis gxin tiel longe, gxis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab�o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj. 26 Unu fojon la regxo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante:Helpu, mia sinjoro, ho regxo! 27 Li respondis:Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? cxu el la drasxejo aux cxu el la vinpremejo? 28 Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? SXi respondis:CXi tiu virino diris al mi:Donu vian filon, por ke ni mangxu lin hodiaux, kaj mian filon ni mangxos morgaux. 29 Kaj ni kuiris mian filon kaj formangxis lin; sed kiam mi diris al sxi la sekvantan tagon:Donu vian filon, por ke ni lin mangxu, sxi kasxis sian filon. 30 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la virino, li dissxiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakajxo. 31 Kaj li diris:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Elisxa, filo de SXafat, restos sur li hodiaux.

32 Dume Elisxa sidis en sia domo, kaj la plejagxuloj estis cxe li. La regxo sendis de si homon. Antaux ol la sendito venis al li, li diris al la plejagxuloj:CXu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpusxu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro auxdigxas post li. 33 Dum li estis ankoraux parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris:Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraux povas atendi de la Eternulo?

Next Book Next Book