Naaman Healed of Leprosy

2 Kings 5

1 Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, estis granda homo antaux sia sinjoro kaj tre estimata, cxar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo. 2 La Sirianoj unu fojon eliris tacxmente kaj kaptis el la Izraela lando malgrandan knabinon, kaj sxi farigxis servantino de la edzino de Naaman. 3 Kaj sxi diris al sia sinjorino:Ho, se mia sinjoro estus cxe la profeto, kiu logxas en Samario! tiu forigus de li la lepron. 4 Kaj iu iris kaj rakontis al sia sinjoro, dirante:Tiel kaj tiel diris la knabino, kiu estas el la lando Izraela.

5 Kaj la regxo de Sirio diris:Iru, kaj mi sendos leteron al la regxo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si dek kikarojn da argxento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek kompletojn da vestoj. 6 Kaj li alportis al la regxo de Izrael la leteron, en kiu estis skribite:Kune kun cxi tiu letero mi sendas al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro. 7 Kiam la regxo de Izrael tralegis la leteron, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:CXu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li sercxas pretekston kontraux mi.

8 Kiam Elisxa, la homo de Dio, auxdis, ke la regxo de Izrael dissxiris siajn vestojn, li sendis al la regxo, por diri:Kial vi dissxiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael. 9 Kaj venis Naaman kun siaj cxevaloj kaj cxaroj, kaj haltis cxe la pordo de la domo de Elisxa. 10 Kaj Elisxa sendis al li senditon, por diri:Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan, kaj renovigxos via korpo kaj vi farigxos pura. 11 Tiam Naaman ekkoleris kaj foriris, kaj diris:Jen mi pensis, ke li eliros kaj starigxos, kaj alvokos la nomon de la Eternulo, sia Dio, kaj metos sian manon sur la lokon kaj forigos la lepron. 12 CXu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol cxiuj akvoj de Izrael? cxu mi ne povas lavi min en ili kaj farigxi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero. 13 Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi:Lavu vin, kaj vi estos pura! 14 Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura.

Next Book Next Book