Jehoshaphat Reigns in Judah

1 Kings 22

41 Jehosxafat, filo de Asa, ekregxis super Judujo en la kvara jaro de Ahxab, regxo de Izrael. 42 Jehosxafat havis la agxon de tridek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi. 43 Li iradis tute laux la vojo de sia patro Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj. 44 Kaj Jehosxafat havis pacon kun la regxo de Izrael.

45 La cetera historio de Jehosxafat, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 46 La lastan kvanton da malcxastistoj, kiuj restis ankoraux dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.

47 Tiam ne estis regxo en Edomujo; estis anstatauxanto de regxo. 48 Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber. 49 Tiam Ahxazja, filo de Ahxab, diris al Jehosxafat:Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la sxipoj; sed Jehosxafat ne konsentis. 50 Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.

Next Book Next Book