Elijah Flees Jezebel

1 Kings 19

1 Ahxab rakontis al Izebel cxion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis cxiujn profetojn per glavo. 2 Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri:La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaux en cxi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de cxiu el ili. 3 Li ektimis, kaj levigxis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-SXeban, kiu trovigxas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.

4 Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidigxis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris:Suficxas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, cxar mi ne estas pli bona ol miaj patroj. 5 Kaj li kusxigxis kaj endormigxis sub la genisto; kaj jen angxelo ektusxis lin, kaj diris al li:Levigxu, mangxu. 6 Li ekrigardis, kaj jen cxe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj krucxon kun akvo. Kaj li mangxis kaj trinkis, kaj denove kusxigxis, por dormi. 7 Kaj la angxelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektusxis lin, kaj diris:Levigxu, mangxu, cxar vin atendas granda vojo. 8 Kaj li levigxis kaj mangxis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu mangxado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn gxis HXoreb, la monto de Dio.

Next Book Next Book