Nadab Reigns in Israel

1 Kings 15

25 Nadab, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en la dua jaro de Asa, regxo de Judujo; kaj li regxis super Izrael du jarojn. 26 Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.

27 Kaj faris konspiron kontraux li Baasxa, filo de Ahxija, el la domo de Isahxar, kaj Baasxa mortigis lin cxe Gibeton de la Filisxtoj, kiam Nadab kaj cxiuj Izraelidoj siegxis Gibetonon. 28 Kaj Baasxa mortigis lin en la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, kaj ekregxis anstataux li. 29 Kaj kiam li farigxis regxo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis cxe Jerobeam ecx unu animon, gxis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Ahxija, la SXiloano; 30 pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael.

31 La cetera historio de Nadab, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 32 Milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.

Next Book Next Book