David's Instructions to Solomon

1 Kings 2

1 Kiam por David alproksimigxis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene: 2 Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro. 3 Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj, plenumante Liajn legxojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu sagxa en cxio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos; 4 por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante:Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaux Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.

5 Ankaux vi scias, kion faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis ilin kaj versxis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn sxuojn sur siaj piedoj. 6 Agu laux via sagxo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en SXeolon. 7 Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la mangxantoj cxe via tablo; cxar ili tiel alproksimigxis al mi, kiam mi forkuris de via frato Absxalom. 8 Kaj jen cxe vi estas SXimei, filo de Gera, Benjamenido el Bahxurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Mahxanaim; sed li venis al mi renkonte cxe Jordan, kaj mi jxuris al li per la Eternulo, dirante:Mi ne mortigos vin per glavo. 9 Sed nun ne lasu lin senpuna, cxar vi estas homo sagxa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en SXeolon.

Next Book Next Book