10 Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo:Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe. 11 David levigxis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante: 12 Iru kaj diru al David:Tiele diris la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi. 13 Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li:CXu venu al vi sepjara malsato en via lando? aux dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aux estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto. 14 Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, cxar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
15 Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno gxis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan gxis Beer-SXeba sepdek mil homoj. 16 Kaj la angxelo etendis sian manon kontraux Jerusalemon, por pereigi gxin; sed la Eternulo bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo, kiu ekstermis la popolon:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo estis tiam cxe la drasxejo de Aravna, la Jebusido. 17 Kaj, ekvidinte la angxelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante:Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.