The Deaths of Rachel and Isaac

Genesis 35

16 Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraux negranda interspaco, por veni al Efrata, Rahxel naskis, kaj sxia akusxigxo estis malfacila. 17 Dum sxia akusxigxa suferado la akusxistino diris al sxi: Ne timu, cxar ankaux cxi tiu cxe vi estas filo. 18 Dum la elirado de sxia animo, cxar sxi estis mortanta, sxi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen. 19 Kaj Rahxel mortis, kaj oni enterigis sxin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Lehxem. 20 Kaj Jakob starigis monumenton super sxia tombo. Tio estas la tomba monumento de Rahxel gxis la nuna tago. 21 Kaj Izrael formigris, kaj starigis sian tendon transe de la turo Eder.

22 En la tempo, kiam Izrael logxis en tiu lando, Ruben iris kaj kusxis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio auxdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du: 23 la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Zebulun; 24 la filoj de Rahxel: Jozef kaj Benjamen; 25 kaj la filoj de Bilha, sklavino de Rahxel: Dan kaj Naftali; 26 kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Asxer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskigxis al li en Mezopotamio.

27 Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas HXebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak. 28 Isaak havis la agxon de cent okdek jaroj. 29 Kaj Isaak konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.

Next Book Next Book