David Pardons His Enemies

2 Samuel 19

16 Tiam SXimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Bahxurim, rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la regxo David. 17 Kun li estis mil viroj el Benjamen, ankaux Ciba, servanto de la domo de Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li; kaj ili transiris Jordanon antaux la regxon. 18 La pramo transiradis, por transveturigi la familion de la regxo, kaj fari tion, kion li deziros; tiam SXimei, filo de Gera, falis antaux la regxo, kiam cxi tiu transiris Jordanon. 19 Kaj li diris al la regxo:Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne rememoru tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia sinjoro la regxo eliris el Jerusalem, kaj la regxo ne metu tion en sian koron. 20 CXar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la regxo. 21 Tiam ekparolis Abisxaj, filo de Ceruja, kaj diris:CXu efektive SXimei ne estos mortigita pro tio, ke li insultis la sanktoleiton de la Eternulo? 22 Sed David diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaux malhelpas min? cxu hodiaux oni povas iun mortigi en Izrael? cxu mi ne scias, ke mi nun estas regxo super Izrael? 23 Kaj la regxo diris al SXimei:Vi ne mortos. Kaj la regxo jxuris al li.

24 Ankaux Mefibosxet, ido de Saul, iris renkonte al la regxo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la regxo foriris, gxis la tago, kiam li bonfarte revenis. 25 Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la regxo, la regxo diris al li:Kial vi ne iris kun mi, Mefibosxet? 26 CXi tiu respondis:Mia sinjoro, ho regxo! mia servanto min trompis; cxar via sklavo diris:Selu al mi azenon, por ke mi rajdu sur gxi kaj mi iru kun la regxo; cxar via sklavo estas lama. 27 Sed li kalumniis kontraux via sklavo al mia sinjoro la regxo; tamen vi, mia sinjoro, ho regxo, estas kiel angxelo de Dio; agu, kiel placxas al vi. 28 CXar la tuta domo de mia patro meritis morton antaux mia sinjoro la regxo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj mangxas cxe via tablo. Kian justecon mi do ankoraux bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la regxo? 29 Kaj la regxo diris al li:Kial vi parolas ankoraux pri viaj aferoj? mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn. 30 Sed Mefibosxet diris al la regxo:Li prenu ecx cxion, post kiam mia sinjoro la regxo venis bonfarte en sian domon.

31 Ankaux Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis la regxon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan. 32 Barzilaj estis tre maljuna; li havis la agxon de okdek jaroj. Li donadis mangxajxon al la regxo, kiam cxi tiu estis en Mahxanaim, cxar li estis homo tre bonstata. 33 Kaj la regxo diris al Barzilaj:Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi cxe mi en Jerusalem. 34 Sed Barzilaj diris al la regxo:Kiel longe mi havas ankoraux por vivi, ke mi iru kun la regxo Jerusalemon? 35 Mi havas nun la agxon de okdek jaroj; cxu mi povas distingi inter bono kaj malbono? cxu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi mangxos aux kion mi trinkos? cxu mi povas ankoraux kompreni la vocxon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu sxargxo por mia sinjoro la regxo? 36 Iomete iros via sklavo kun la regxo trans Jordanon; por kio la regxo volas rekompenci min per tia rekompenco? 37 Permesu al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi mortu en mia urbo, cxe la tombo de mia patro kaj mia patrino. Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la regxo; kaj faru por li tion, kio placxos al vi. 38 Kaj la regxo diris:Kimham iru kun mi, kaj mi faros por li tion, kio estos agrabla al vi; kaj cxion, kion vi deziros de mi, mi faros por vi. 39 La tuta popolo transiris Jordanon, kaj ankaux la regxo transiris. Kaj la regxo kisis Barzilajon kaj benis lin, kaj cxi tiu reiris al sia loko. 40 La regxo transiris en Gilgalon, kaj Kimham iris kun li; kaj la tuta popolo Juda akompanis la regxon, kaj ankaux duono de la popolo Izraela.

41 Sed jen cxiuj Izraelidoj venis al la regxo, kaj diris al la regxo:Kial sxtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la regxon kaj lian familion kaj cxiujn liajn virojn kun li? 42 Tiam cxiuj Judoj respondis al la Izraelidoj:CXar la regxo estas nia parenco; kaj kial tio cxagrenas vin? cxu ni ion mangxis de la regxo, aux cxu li donis al ni donacojn? 43 Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris:Dek partojn ni havas en la regxo; kaj ecx en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malsxatis nin? cxu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.

Next Book Next Book