Joab Rebukes David

2 Samuel 19

1 Oni sciigis al Joab:Jen la regxo ploras kaj malgxojas pri Absxalom. 2 Kaj la triumfo en tiu tago farigxis funebro por la tuta popolo; cxar la popolo auxdis en tiu tago, ke la regxo malgxojas pri sia filo. 3 Kaj la popolo kvazaux sxtelmaniere iris en tiu tago en la urbon, kiel sxtelmaniere iras homoj hontigitaj per tio, ke ili forkuris el batalo. 4 Kaj la regxo kovris sian vizagxon, kaj la regxo kriadis lauxte:Mia filo Absxalom, Absxalom, mia filo, mia filo! 5 Tiam Joab venis al la regxo en la domon, kaj diris:Vi malhonoris hodiaux la vizagxon de cxiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaux vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj; 6 cxar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; cxar vi montris hodiaux, ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaux, ke se Absxalom vivus kaj ni cxiuj hodiaux mortus, tio placxus al vi. 7 Levigxu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj servantoj; cxar mi jxuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en cxi tiu nokto ne restos ecx unu homo cxe vi; kaj tio estos por vi pli malbona, ol cxiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco gxis nun.

Next Book Next Book