David Mourns Abner

2 Samuel 3

31 Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li:Dissxiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la regxo David sekvis la mortintportilon. 32 Kaj oni enterigis Abneron en HXebron; kaj la regxo levis sian vocxon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.

33 Kaj la regxo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris: CXu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?

34 Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en katenoj; Vi falis, kiel oni falas de krimuloj. Kaj ankoraux pli ploris pro li la popolo. 35 Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon mangxi, dum estis ankoraux tago; sed David jxuris, dirante:Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaux la sunsubiro gustumos panon aux ion ajn. 36 Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio placxis al gxi, tiel same, kiel cxio, kion faris la regxo, placxis al la tuta popolo. 37 Kaj eksciis en tiu tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la regxo tio venis, ke oni mortigis Abneron, filon de Ner. 38 Kaj la regxo diris al siaj servantoj:CXu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaux en Izrael? 39 Sed mi hodiaux estas ankoraux malforta kaj apenaux sanktoleita kiel regxo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme al lia malbonago.

Next Book Next Book