8 Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Isx-Bosxeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Mahxanaimon, 9 kaj starigis lin kiel regxon super Gilead kaj super la Asxuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la tuta Izrael. 10 Isx-Bosxet, filo de Saul, havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li farigxis regxo de Izrael, kaj du jarojn li regxis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon. 11 La dauxro de la tempo, dum kiu David estis regxo en HXebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.