David's Lament for Saul and Jonathan

2 Samuel 1

17 Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan 18 (kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):

19 La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altajxoj! Kiel falis la herooj! 20 Ne sciigu en Gat, Ne anoncu sur la stratoj de Asxkelon; Por ke ne gxoju la filinoj de la Filisxtoj, Por ke ne gxojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.

21 Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; CXar tie estas malhonorita la sxildo de herooj, La sxildo de Saul, kvazaux li ne estus oleita per sankta oleo.

22 Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.

23 Saul kaj Jonatan, amindaj kaj cxarmaj cxe sia vivo, Ecx cxe sia morto ne disigxis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.

24 Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamajxoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.

25 Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altajxoj. 26 Mi malgxojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.

27 Kiel falis herooj, Kaj pereis batalaj armiloj!

Next Book Next Book