17 Kaj Saul diris al David:Jen estas mia pliagxa filino Merab, mi donos sxin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuragxa kaj konduku la militojn de la Eternulo. CXar Saul pensis:Mia mano lin ne tusxu, sed li pereu de la manoj de la Filisxtoj. 18 Sed David diris al Saul:Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia patro en Izrael, ke mi farigxu bofilo de la regxo? 19 Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, sxi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Mehxolatano.
20 Dume Mihxal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero placxis al li. 21 Kaj Saul pensis:Mi donos sxin al li, por ke sxi farigxu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filisxtoj. Kaj Saul diris al David:Per la dua filino farigxu nun mia bofilo. 22 Kaj Saul ordonis al siaj servantoj:Parolu al David sekrete, kaj diru:Jen la regxo vin favoras, kaj cxiuj liaj servantoj vin amas; boparencigxu do nun kun la regxo. 23 Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris:CXu vi opinias, ke estas afero facila boparencigxi kun la regxo? mi estas ja homo malricxa kaj ne eminenta. 24 Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante:Tiajn vortojn diris David. 25 Tiam Saul diris:Tiamaniere diru al David:La regxo ne deziras alian edzigxan donacon krom cent prepucioj de Filisxtoj, por vengxi al la malamikoj de la regxo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filisxtoj. 26 Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David placxis la afero, ke li boparencigxos kun la regxo. Kaj antaux ol venis la destinita tempo, 27 David levigxis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filisxtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la regxo, por boparencigxi kun la regxo. Kaj Saul donis al li sian filinon Mihxal kiel edzinon. 28 Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Mihxal, la filino de Saul, lin amas. 29 Tiam Saul ankoraux pli ektimis Davidon, kaj Saul farigxis malamiko de David por cxiam.
30 La estroj de la Filisxtoj eliradis, kaj cxiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol cxiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo farigxis tre glora.