David and Jonathan's Friendship

1 Samuel 18

1 Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligigxis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon. 2 Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro. 3 Kaj Jonatan faris kun David interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon. 4 Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis gxin al David, ankaux siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon. 5 Kaj David iradis cxien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio placxis al la tuta popolo kaj ankaux al la servantoj de Saul.

Next Book Next Book