Saul Proclaimed King

1 Samuel 10

17 Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan. 18 Kaj li diris al la Izraelidoj:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de cxiuj regnoj, kiuj premis vin. 19 Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Regxon starigu super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj kaj familioj.

20 Kaj Samuel alvenigis cxiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen. 21 Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laux gxiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kisx. Oni sercxis lin, sed oni lin ne trovis. 22 Tiam oni demandis ankoraux la Eternulon:CXu la viro ankoraux venos cxi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kasxis sin inter la vazaro. 23 Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li starigxis meze de la popolo, kaj de la sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo. 24 Kaj Samuel diris al la tuta popolo:CXu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? cxar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris:Vivu la regxo!

25 Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la regxado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaux la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon cxiun al lia domo. 26 Kaj Saul ankaux iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektusxis. 27 Sed la sentauxguloj diris:Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigis, ke li ne auxdas.

Next Book Next Book